| Hodiau mi havis intervjuon en Radio Vega Östnyland,
kiu elsendas svedlingve de mia hejmurbo Porvoo al la
Orientnovlanda (Itä-Uusimaa) regiono. Estis tre loza elsendo je
la 10-a matene, kaj la plej bona afero estis, ke oni petis min
kunporti proprajn diskojn! La ideo estis auskultigi, kia muziko
efikis la stilon de Dolchamar (onidire ili ofte ludis nian muzikon).
Duonhazarde, diversaj lingvoj ighis kiel centra temo. Jen la pecoj,
kiujn mi ludigis kun la programestro Erik Gestrin:
1. Dolchamar: 3tagafeR (Esperanto)
Chi tiu peco estas unu el niaj kontribuoj al la venonta
hiphop-kompilo, kaj mi tre kontentas pri la rezulto. Nun ni havas
pli bonan sonon (finfine). Simpla kaj bela.
2. Juanes: La camisa negra (hispana)
Mi volis komenci la inspiracifontan parton per konata peco.
Juanes havas tre bonan vochon, kaj lia sono tre efikas.
3. Hanini: Galbi ybrique (araba)
La alghera Groupe Hanini havas tre similan ritmon al Juanes; la
melodio estas interesa. Danciga muziko kun fortaj radikoj en la
proxim-orienta tradicio. En ilia muziko oni trovas interesajn
melodiojn kaj fortan virecan stilon.
4. Willy Denzey: L'Orphelin (franca
- araba)
Ghenerale mi ne certas pri la muziko de Willy Denzey, sed chi
peco belegas. Interesa baslinio. La du lingvoj perfekte funkcias
kune.
5. Umberto Tozzi: Gloria (itala)
Mi plej shatas la vivan version de Greatest Hits in Concert
- tiu albumo faris profundan impreson en mi kiam mi infane
auskultis ghin. Gloria estas nur unu el multaj favoratoj, sed mi
elektis ghin, char Dolchamar ofte ludis ghin koncerte.
6. Nina Hagen: Rangehn (germana)
Fine alia klasiko. La du albumoj de Nina Hagen Band
enhavas la plej mirindan muzikon, kiun oni iam faris, kaj Nina en
sia juneco sendube estis la plej bona kantisto de chiuj tempoj.
Same la bando kun sia ferega ludado kaj nekredebla sono elstaras
super chiuj. La pecoj staras ie inter punk kaj fonmuziko por
pornofilmoj kun freneza kriado de Nina. Rangehn estas la plej
tauga elekto por matena radioprogramo chefe celata al mezaghuloj...
|