Textoj el la albumo Rebela
Sono
AVERTO!
En chi albumo Dolchamar uzas malkonvencian lingvon kaj skribmanieron.
NE PROVU TION HEJME!
La diskeldonejo ne respondas pri la tekstoj.
(Au
chu vi tamen volas lerni pli? Dro Espo
instruas.)

Junaj idealistoj
1.Al kreanto evoluu
Prirakontu vian revon
Urbon propran vi konstruu
Al loghantar donu vivon
Zorgu kiel pri florbed
Nutru per propagand
Kun fervoro kaj kred
Ghi kreskas al plena land
R. Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj
2.Resanigu per ole’
Satigu per fish kaj pan
Ighas via grand ide’
Monden dushanta fontan
Al kreanto evoluu
Efektivigu vian revon
Universon vi konstruu
Al homar donu celon
X.Idealistoj neniam
maljunighos!
Himno de Esperhe
Jen miaj geproximuloj, amatoj kaj fiduloj
Plu sen vi ne volus mi treti tie chi en la mond
1.Vidi infanetojn ludi en ludejo
Vekas en mi strangan senton
Ghi sekvas min, ghi frekventas min
Mi estis rompita, sata je mensogoj
Diserigita en venton
Oni shparis min, oni riparis min
R.Jen miaj geproximuloj, amatoj kaj fiduloj
Plu sen vi ne volus mi treti tie chi en la mond
Mi donas al vi la manon, kunighas en akompanon
Kune pli resonos chi diamanta sona ond
De nia rond
2.Plenume la devojn de tago al tago
Tenas min kun dom kaj pano
Mi ne amas ghin nek malamas ghin
Vespere revidos chiujn miajn karajn
Flanke al chiu kompano
Mi deziras ghin kaj sopiras ghin
Akcidentoj
1.Unu diris ke li ne kredas je am
Mi ne je chiam’ sed mi scias precize
Char refoje ghin sentis en pasinta jar
Ech sen kompar infer-strek-paradize
P.Kaj kion mi havas nun?
Ghi estas nur unu el
R.Miaj du grandaj fu! desapoentoj
Kvazau ne forgesindaj incidentoj
Unua estis shial, dua estis lial
Ambau akcidentoj
Suferon, senesperon, sed vere chi-vesperon
Mi revas pri l’momentoj
2.Nu, chu eblas por ulo amikon ami sen hont?
Diru kiel vi volas
Ni povus esti venkuloj, gajni chion
Kune plion
Li shanghis e-on al a-o
P.Tion faris pro iu virin
Oni prenis ghin de mi
Ni chiuj ni
Jen nia ar
Vila harar
Kaj la gitar en la man
Viva kolajh
Kun profetajh
Al hidraulika titan
Kun konscienc
Kaj kun prezenc
La konsekvencoj de l’pov
Olda ide’
Devas ja retirighi por io nov
R.Ni chiuj volas tion
Ni chiuj povas tion
Ni chiuj tenas tion
Nun ke ni komprenas chion
…Kaj chi tio povas ighi nenio
1.Senarma
ja min lasas vi
Char vi bezonas nenion plu de mi
Jam gambovjolo silentighis for
Nur vojo kota ghis la ruinajh serpentas sor
Eblas nostalgii horon revere
Sed grandioza epok de kasteloj estas pretere
R.Kaj se ghi daurus plu
Mi estas neniu hero’
Nek vi estas princin
Kaj chi tio povas ighi nenio
2.Pro vi sendormaj noktoj en la dom
Vagante dum tagoj tra la chambroj kiel fantom
Mi scias, vi chiam sidas ghis kiam
Fermitaj chiuj trinkejoj de la urbo estas jam
Nenion mi almozos de shi, ve
Char chiukaze tiom longe l’afer daurus ne
R.Kaj se ghi daurus plu
Mi estas neniu hero’
Nek vi estas princin
Kaj chi tio povas ighi nenio
Nenio! Se vi vidas la realon
Ni estas du kiuj havas preskau nenion
Kontra krusadanto
1.Li havas nenion
Li havas nenion por perdi
Li iras surstrate
Malghoje pri nenio
Chielo ovrighas
Sur la marshanton
Ghi ege altas
Nur por doni defion
R.Kun la pezo de l’mondo
Kun la bato de kuragha koro
Unusenca respondo
Chio okazu en la ghusta horo
Kion ni atendu char tempas nun?
Kion ni pretendu, jen nia oportun,
Kontra krusadanto!
2.Deturnas neniu
Surkrachas neniu la anton
Chu nur pro tio ke pensoj
legeblas al neniu?
Li vidas futuron
Ankorau farendan
Ne malamikon
Sed marshantajn bonfigurojn
Solaj paroj
1.Sola chambro, ene sidas nur du homoj
Apartamentoj izolitaj en chiuj domoj
Mallumighas, sed shi vidas nur televidon
Leghera suspiro, de mia fenestro mi vidas chion
R.Solaj paroj, solaj vivoj
Konstruis siajn prizonojn
Fremdighintaj, sin izolintaj
Ili sekvas siajn ordonojn senkonscie
Ghis malaper
2.Sola penso, kaj ghin audos neniu persono
Au ghi subighas al zumado en la fono
Familiestro antau chio nur sentas sin febla
Kiel kutime li senkiale estas incitebla
R.Solaj paroj…
Sed mi… Ne volas dormi
Ne volas cedi
Ne volas kashi
Ne volas kredi
Mi volas tushi
Mi volas kushi
Mi volas vidi
Mi volas vivi
Mi volas senti sen penti
Simia kaptilo
1.Chu vi audis pri simia kaptilo?
Mi legis pri ghi en mia komputilo
Oni fixas kokoson en arbon
Kaj portempe nur kreskas barbon
En kokoso estas frukto alloga
Kaj surflanke truo manirebla
Venas simio por preni la frukton
Ghi ne povas retiri la manon
Ne ekkomprenas lasi la frukton
Kaj la chasistoj nur kolektas sian predon
R.Pli da profit, pli da merit
La hipokrit senlimigit
Kiom multajn vivojn havas vi kaj kion vi faru per ghi?
2.Onidire nur mono valoras
Por havi ghin vi tre laboras
Nur materio vin vere kontentas
Kaj vi havos ghin se vi konsentas
Doni la vivon al la mashino
Kiu rotacias per robotoj
Vi ighas ero de nura extenso
Prenas brilajhojn kiel kompenson
Ne ekkomprenas lasi la brilon
Kaj la mashino havas plian ilon
R.Pli da profit, pli da merit
La hipokrit senlimigit
Kun procentajh
Kaj aldonajh
Sed via drajh
Estas perfidajh
Kiom multajn vivojn havas vi kaj kion vi faru per ghi?
Kiel eblas ke vi pli kaj pli havigas sed havas malpli?
Subamighi
1.Ne brilas suno tien chi
Io ghin portis for de mi
Gitaraj kordoj lozighas
Sed penso daure estas en flug
Sur mole flagra blu lanug
Destinojn ghi shnurligas
P.Parolon ni bezonas ne
Vi estas en mia orel
Kaj en okul
R.Nur sonor en nokto
Vin portas al mia flank
La hautan silkon
Mi tushas en hela blank
La sekvan fojon ke vi venas Finnlanden
Mi diros: chu subamighu ni?
2.Maten ne havas gracon, ne
Tio estas sorto de ni, ve
Pro kio havi la forton?
Momenton da silento plu
Post tio vekilacha bru
Forjhetas nin el la revoj
Mi diris se malaperos mi, kion do
Shi diris kion mi faros se mi volas, ho!
Kr3yza festema injo
1.Krejza festema injo
Konektojn havas al Mexiko
Shi svingas liven, shi svingas dextren
Borajh en umbiliko
Krejza festema injo
Licea heroino
Shi shminkas antau spegino
Kaj pensas post vagulino
P.Dance kun Satano
Kushe kun major
Suche bombonon
Drinke kun fervor
R.Shi havas tion, vi scias kion
Tute krejze, je!
Shi havas tion, vi scias kion
Tute krejze
Totale, jea!
2.Krejza festema injo
Kun ungoj kiel erinjoj
Shi dolchigas la virojn
Amarigas chiujn virinojn
Feste ghis la maten
Chiuj basenen
Ghojhora instigilo
Odoro kiel vanilo
Chinokta sento
1.Sola sur tapisho sen ghu
Kushas li kun piso en shu
Lasas elshaltighi en shtupar
Penso vagas misen, najbar
P.La ardo levighas
Ingvene, sencele
La amo damnita
Persekutita
R.Kio estas chi sento?
Chi nokta sento
Kio estas chi sento?
Brulas mia kor / en malfrua hor
2.Flugi povas flustro tra aer
Tene de balustro. Oer.
Igas lin restari dolor
Igas shin reflari odor
En Grekia
1.
Dum chiu prelego mi revis pri la bel sirenoj
Dum la kunsidego herois en antikva Troj
Tiel pasis la temp
Pense pri ioma tremp
Ni sidas seminarie kvankam ie sunas brilo
Skribas sekretarie vortojn por papermuelil
Portas spiro de l’Sud
Vokon al tiea lud
R.
Kial povus ni ne esti en Grekia?
En eterna sun, amo harmonia
2.
Shi estas virino, a-e samkiel Marija
Olimpia diino, mirindajh historia
Kaj mi, sur shia genuo estus guto de l’mararo
Fore de la enuo, radio sur shia bruna har
Ghue de l’plagha viv
Revo ne tre naiv
|