DOLCHAMAR

Novazhoj

 

3-an Feb 2008 Nova basisto + Yutubo
Tamen la basisto de Dolchamar estas nun Seb Dumitrescu, frato de Andrei. Aperis ankau kelkaj koncertvideoj en Yutubo. Iru al www.youtube.com/Piechjo.
 
24-an Aug 2007 Finfine ordinara membraro
Dolchamar kunsidis en la trinkejo Ilves kaj decidis havi ordinaran membraron. La muzikistoj estos Piechjo - kantado kaj gitaro, Hannu - drumo kaj perkutiloj, Toni Mäki - basgitaro, Andrei Dumitrescu - klavaro. Daure atendu por fotoj...
 
3-an Okt 2006 DCH en MiaSpaco
Vizitu nian spacon en www.myspace.com/dolchamar.
 
22-an Aug 2006 Dolchamar komunumo
Chu vi emas diskuti pri Dolchamaraj aferoj kun aliaj fanoj? Julzu de Karvia recente starigis ttt-komunumon en http://irc-galleria.net/channel.php?channel_id=1726072.
 
12-an Jul 2006 Somera lolapaloza UK-IJK-IJS
Estas nun konformita, ke Dolchamar ludos en chiuj tri chefaj eo-festivaloj de la somero. La precizaj datumoj poste aperos en nia gigza pagho. 

 

31-an Maj 2006 DJ Roger remixis Himnon
Dolchamar kaj la brazila DJ Roger Borges multe laboris lastatempe: dum Dolchamar registras vochojn por du pecoj de Roger al la venonta hiphop-kompilo de Vinilkosmo...
[legu pli]

 

24-an Maj 2006 Gratulon al la venkintoj!
Do Lordi vere venkis Eurovizion, uau! Tamen Dolchamar havas surprize malmulte por fari kun (i)li. Krome ni ech ne shatas Kiss :( Verdire, Kiss estas tute merda bando. Lordi iros... 
[legu pli]

 

1-an Maj 2006 Kredu la flustron!
Pravas la onidiro ke Lende de Dolchamar chi jare reprezentas Finnlandon en la Eurovizia Kanzon Konkurso kiel sorchistina klavaristo de lordi, kiel jam konfirmite en la plej fresha...
[legu pli]

 

9-an Feb 2006 Ne kredu la flustron!
Onidire Dolchamar reshanghis la nomon al la origina Dolcxamar (kun ixo). Tion ni ne faris. La bando iam konstatis, ke la stilo nun similas al tiu de la ixa DolcXamar. Sed...
[legu pli]

 

22-an Jan 2006 Esperanta hiphop-kd
Vinilkosmo faras esperantan hiphop-kompilazhon chi jare, kaj imagu, kiujn oni petis partopreni! Ni planas refari duran trakon de la X-periodo kaj pli molan kun samplo de bone konata pionera eo-bando...

 


 


in English