Biografio
Dolchamar estas bando, kiu faras elektronikan rokon esperante por
internacia publiko. Ghi estas fama pro danciga ritmo, provokemaj textoj
kaj energiozaj koncertoj. La bando ludis en pluraj Esperanto-eventoj en
Finnlando, Svedio, Germanio, Pollando kaj Francio kaj okaze koncertas
exter-Esperantie en sia hejma Finnlando. Dolchamar faris du kd-albumojn
por la franca diskeldonejo Vinilkosmo, kiu specialighas pri
esperantomuziko.
La unua albumo Lingvo Intermonda (2000) estis sukceso en
festivalaj diskooj chirkau la mondo kun la hito Chu vi pretas ?!,
la unua hiphopa peco eldonita en Esperanto. Kun du kontribuoj en la Elektronika
Kompilo (2003) de Vinilkosmo, la "duruloj" de Esporok
estis tiuj, kiuj donis al la diskjhokeoj ludendan esperantomuzikon, kaj
poste sekvis aliaj artistoj.
La dua Dolchamara albumo Rebela Sono (2005) enkondukis vivan
sesmembran bandon kun garaghroka sono kaj pli politika tono. Per du
diversaj eldonoj - unu internacia kaj unu exkluzive Finnlanda - Rebela
Sono gajnis multan audeblon kaj videblon en la Finnlandaj medioj kaj
ighis unu el la plej multe venditaj esperantaj kd-oj de chiuj tempoj.
Konsekve Dolchamar estis "frontpagha vizagho" de la revuo
Monato en 2005.
La membroj de Dolchamar estas Patrik Austin (gitaro kaj kantado),
Hannu Linkola (drumo kaj perkutiloj), Toni Mäki (basgitaro) kaj Andrei
Dumitrescu (klavaro).
|